De Rerum Natura

De rerum natura
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lukrecio
Lingvoj
Lingvo klasika latino
Eldonado
Ĝenro didaktika poemo
vdr

Ne konfuzu kun De rerum naturis de Rabano Maŭro


De Rerum Natura (Esperante Pri la Naturo de Aferoj) estas epopea poemo en latina lingvo de la latina poeto Lukrecio, kiu vivis en la unua jarcento a.k. Ĝi estas skribita en daktilaj heksametroj, la klasika metriko por la epopeaj poemoj. Ĝi estas farita por traduki, en la senco de traducere, la doktrinon de Epikuro.

La poemo volas "rompi la fortajn riglilojn de la pordo de la natura", tio estas: malkaŝi la naturon de la mondo kaj de la fenomenoj por la leganto.

Laŭ Lukrecio, kaj konforme al la epikurana tradicio, tiuj scioj devas permesi al la homaro liberigi sin je la superstiĉoj, interalie religiaj, kiuj malhelpas la homojn trafi la ataraksion, t. e. la animtrankvilecon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search